En malbona vetero mi iris al la ŝintoisma sanktejo.
Oni diras ke tie estas naskloko de Japanio kaj aperas en la japana mito.
Mi daŭre esperis viziti tien, ĉar mi ŝatas la malnovajn rakontojn kaj historion de mia lando.
Kvankam la sanktejo estas malgranda, la natura energio estas tre granda.
Revenante al mia hejmo, mi ankaŭ vizitis la faman sanktejon, kiu estas konata loko kiel por realigi amon.
Mi multe preĝis, por ke mi sukcesu ĝin.😍
Tiutage mi tagmanĝis la luksajn manĝaĵojn, t.e. balonfiŝaĵoj.
La manĝaĵo estis kuirita kiel saŝimo, salato, fritaĵo kaj poto k.t.p.....
Nun estas sezono de balonfisaĵo.
Kiam venos la sezono de amo ?
No comments:
Post a Comment