Friday, January 11, 2019

Feliĉa tempo

En la 3a de Januaro tri esperantistoj (du japanio kaj unu koreo ) venis mian hejmon.

 Ni ĝoje babilis kaj faris la japanan kuketon “Mitarashi-dango (Riza knelo en la dolĉa sojsaŭco)”.


Unue ni knedis la rizon farunon kaj fiksis ĝin per rostostango.


Kaj bakis ilin sur la stovo.

Kia bona aromo〜♪😋

MofuMofu rigardas 
ĝin por ne tro baki.

Sekvante, trempis la knelojn en dolĉa sojsaŭĉo, kiu estas farita el sojo, sukero, akvo kaj terpoma faruno.

Bonan apetiton!

Post la manĝado, ni ludis la japanajn kartojn.

Koran dankon pro feliĉa tempo!

No comments:

Post a Comment