Ĉu vi scias tiujn?
Eble ĝi estas ovo de dinosaŭro.
Mia amikino de japana esperantisto, kiu loĝas en Ĉinio, donis al mi ĝin.
Ĝi estas nek ovo de dinosaŭro nek ŝtono, fakte ĝi estas la skigita frukto,kiu nomiĝas “Longano”.
Kaj mi ricevis ankaŭ la teojn de ŝi.
Unue mi elektis la teon de lilio por trinki.
Ĉar mia esperanta nomo estas Lilio.😋
Ĉar mia esperanta nomo estas Lilio.😋
Mi verŝis varman akvon al la poto, tuj poste la aerveziketo leviĝis.
MofuMofu maltrankvile vidas la teon for de la poto.
Sed iom post iom proksimiĝas kaj la teo iom post iom floras en la poto.
Floras plene! Kia bela teo!
Manĝante Longanon, ĝoje trinkis la teon.
Feliĉe, mia amikino prezentis min kaj MofuMofu sur sia WeChat.
Dankegon!
No comments:
Post a Comment