Hodiaŭ mi prezantas al vi “Lampraise”, tradicia manĝajo de Sri-Lanko.
Ĝi estis naskita de miksrasaj homoj el nederlandanoj kaj srilankanoj.
Oni manĝas Lampraise kiel porteblan manĝaĵon kutime.
Ĝi estas pakita de banana folio, en kiu estas rizo kaj kvin aŭ ses specaj nutraĵoj.
Ekzemple, kareaĵo, fritita melongeno, fritbulo, boligita ovo kaj gustigita fiŝeto kaj kokaĵo. Oni manĝas ilin miksante.
Originale sri-lanka kareaĵo estas akregusta, tamen lampraise ne estas tiom akregusta, mi pensas.
Se mi manĝus ĉian lampraise en Sri-Lanko, mi sanĝus opinion pri ĝi.
Reveninte al mia lando mi sentas, ke mi volas manĝi ĝin.
Kaj tuj serĉis la restoracion por realigi mian revon.
Feliĉe mi trovis la restoracion proksima de mia domo.😋
Venontamonate mi iros manĝi Lampraise-on.
Vere mi volas reiri al Sri-Lanko.
No comments:
Post a Comment