Friday, March 29, 2019

Lampraise


Hodiaŭ mi prezantas al vi “Lampraise”, tradicia manĝajo de Sri-Lanko.

Ĝi estis naskita de miksrasaj homoj el nederlandanoj kaj srilankanoj.
Oni manĝas Lampraise kiel porteblan manĝaĵon kutime.



Ĝi estas pakita de banana folio, en kiu estas rizo kaj  kvin aŭ ses specaj nutraĵoj.


Ekzemple, kareaĵo, fritita melongeno, fritbulo, boligita ovo kaj gustigita fiŝeto kaj kokaĵo. Oni manĝas ilin miksante.

Originale sri-lanka kareaĵo estas akregusta, tamen lampraise ne estas tiom akregusta, mi pensas.

Se mi manĝus ĉian lampraise en Sri-Lanko, mi sanĝus opinion pri ĝi.




Reveninte al mia lando mi sentas, ke mi volas manĝi ĝin.
Kaj tuj serĉis la restoracion por realigi mian revon.

Feliĉe mi trovis la restoracion proksima de mia domo.😋

Venontamonate mi iros manĝi Lampraise-on.

Vere mi volas reiri al Sri-Lanko.




Thursday, March 14, 2019

Sri-Lanko 1

Mi vojaĝis al Sri-Lanko de la 19a de februaro ĝis la 6a de Marto.

Oni bezonas dek-tri horojn por iri de Japanio al Sri-Lanko per aviadilo.

Mi estis laca.😂

Atinginte la gastejon mi estas surprizita, ĉar sur la branĉo de arboj, kiuj estis cirkaŭ mia gastejo, estis multaj sciuroj.



Dank’ al la ĉarmaj sciuroj, mia laco malaperis.

 Baldaŭ mi sentis ke mi volas manĝi ion. kaj mi prenis Sri-Lank-stilajn manĝajon.

Kvankam ĝi estas malmultekosta, kvanto estas tre multa kaj tre bongusta!😋

Poste la tagmanĝo, mi vizitis la kafejon.






En Sri-Lanko estis fama arkitekto, kiu nomiĝas Geoffrey Bawa.
Tamen bedaŭrinde, li mortis antaŭ dek-ses jaroj.
Ĉi tiu kafejo estis desegnita de li.

Li havis grandan talenton kaj desegnis la multajn konstruaĵon en diversaj lokoj en Sri-Lanko. Kafejo, Hotelo, Templo k.t.p.




Nu, en kafejo mi tirnkis la nigran teon kaj manĝis la glaciaĵon.