Sunday, December 15, 2019

Feliĉa!

Hodiaŭ estas Zamenhoftago!


Mi ludis kun katoj de mia amikino.
Ĉu Zamenhof amis la katoj ?

Monday, December 2, 2019

Zamenhof Festo

Zamenhof-festo en Oomoto-Kameoka.
La arboj bele ruĝigas.


En la festo ni prezentis la bildoteatoron.

Ĉu la festo de Zamenhof okazas en via urbo?

Nu, hodiaŭa mesaĝo estas “Povo” .


Necesaĵo por montri libere vian povan estas via forta koro, kiu ne timas ĉirkaŭan taksadon.

Tuesday, November 26, 2019

Aŭskultado

Hodiaŭa mesaĝo estas “Aŭskultado”.










La karto demandas, ĉu vi povas aŭdi la mem voĉon ?
Ĉesu penson per via kapo kaj aŭskultu vian enan voĉon.

Jes, lastatempe mi estas okupita.😅

Ekzameno de laboro, preparo de negoca vojaĝo k.t.p....
Kaj venonta dimanĉo okazos festo de Zamenhof en Oomoto-Kameoka.
Mi antaŭĝojas ĝin.😍

Thursday, November 21, 2019

Feliĉan naskiĝtagon al mi !

La tempo pasigas flue kiel sago!

Lasta semajno estis mia naskiĝtago.😋
















Mi ricevis multajn donaĉojn de geamikoj.💖💖💖

Kaj mi manĝis koreajn manĝaĵojn.



Hodiaŭa mesaĝo estas “ Entuziasma ”.

Eĉ se vi estas sole, via entuziasma pasio movas ĉirkaŭaĵo.




Monday, November 11, 2019

Aŭtuna Kioto.

Mi vizitis la muzeon kaj templon en Kioto.
Ankoraŭ ne ruĝiĝis la folioj, tamen nur unu ruĝiĝinta arbo troviĝas.

Ĉarma zono.

Ĉi tiu taga dolĉaĵo.
“Mitumame” kaj “ Jaki-moĉi ( bakita rizkuko)”.

Mi sentis min feliĉa.😍

Nu, hodiaŭa mesaĝo estas “Respondeco”.

Estas necesa havi la respondecon je mem agada elekto.



Tuesday, November 5, 2019

MofuMofu-Kalendaro 2020

Saluton!
Mi faris la kalendaron de 2020!
Miajn vojaĝajn memorojn inkludas en ĝi.
Ĉi-jare mi vizitis Sri-Lankon, Malajzion kaj Tajlandon.





















Se vi volas aĉeti la kalendaron, kontaktu min.→ Kontakto Formo
*Nefunkcias la formo, rekte kontaktu min → esperomofu@gmail.com. (2019.11.6)
Ĝi kostas 800enojn + sendkosto.

Nu, Hodiaŭs mesaĝo estas “ Ŝanĝo ”.










Ŝanĝo estas Ŝanco !
Akceptu la ŝancon senhezite.
Vi, kiu amuziĝas per nova situacio, estas fascina.


Tuesday, October 29, 2019

Tokio

Lastasemajne mi iris al Tokio por lernado de budismo kaj psikologio.

Mi renkontis kun amikinoj kaj ni manĝis la bongustajn manĝaĵojn en Izakaja(japanstila drinkejo), kie estis multe da mezaĝaj viroj.😅
La etoso estas bona.

Do, hodiaŭa mesaĝo estas “Edukado”.













Kion vi eklernos ?


Kion vi ellernis ?

Mi intencos eklerni tarokon de sekvantsemajno.😊

Monday, October 21, 2019

Feliĉan Halovenon!



En la 19a kaj 20a de oktobro mi faris konsilon de koloraj boteloj kaj vendis MofuMofu-artaĵojn en la urba evento.

13 homoj spertis la konsilojn.💕

MofuMofu-pupetoj kaj kartoj vendiĝis bone.😊

Tiu tago mi portis kolieron de Mofumofu.

Nu, hodiaŭa mesaĝo estas “ Atingo ”.

Via energio estas preta por atingi via planon kaj ideon!




Monday, October 14, 2019

Tajfuno











Antaŭ du tagoj la granda tajfuno venis al Japanio.
La orienta parto de japanio ricevis seriozan damaĝon.😭

Pro Tajfuno multaj eventoj nuliĝis.
Li ekzercas sin por “Sporta Tago”.😄














Nu, Hodiaŭa mesaĝo estas “Ekvilibro”












Vi, kiu gajnas ekvilibron de koro, korpo kaj animo, estas tre bela kaj agrabla.

Bonan semajnon!

Monday, October 7, 2019

Sinkroneco

Hieraŭ mi irisi al la feston de Sakeo, kio okazis en Ŝintoa Sanktejo.
Antaŭ ebrio, mi faris preĝu al Dio.😄



Tie mi manĝis la boligitajn fabojn, bakitajn kokaĵojn kaj amorfofalaĵo kun sakeo.

Multaj faboj !


La amorfofalaĵo 

La peparataj amorfofalaĵoj

Oni povas provi gustumon de 60ml da sakeo por 100 enojn.

Estas sekreto, ĉu mi trinkis tiom da sakeo.😚
Laste mi aĉetis la dolĉaĵon.

 Do, Hodiaŭa mesaĝo estas "Sinkroneco".

Ne pretervidu la hazardon !!
Ĉar ĝi havas ian kialon.
Vi, kiu povas trovi la sinkroneco en la neŝanĝeblaj ĉiutagaj vivoj, etsas bela !

De hodiaŭ ĝis venontasemajno konsciu la mesaĝon “ Sinkroneco ” !