Friday, June 29, 2018

Ĉi-monato...

Ĉi-monate okazis granda tertremo en mia urbo.
Naturo havas grandan forton kaj Ili donas al ni iajn mesaĝojn.
Ni devas ŝangi konscion frue,mi pensas.

Dankon,ke vi maltrankviliĝis!

Tuesday, June 26, 2018

Porcelanoj

Mi ricevis la stelajn formojn porcelanojn de mia gvidanto.


Kredeble,mi metos manĝetojn por alkoholaĵo sur ĝi.😋

Sunday, June 24, 2018

Kvar MofuMofu-oj (^0^)


Mia kliento mendis MofuMofu-ojn!

Mi plezuras fari ilin!




La kliento iom post iom lernas Esperanton per apo.

Mi ĝojas!

Thursday, May 31, 2018

Mia sako


Mi kudris la etan sakon el maldika tuko(てぬぐい).


Maniero por fari estas tre simpla!

Mi kudris ĝin per kudromaŝino.



Ĉi tiu sako nomiĝas “Azuma-Bukuro(あずまぶくろ)” en Japanio.



Se vi havas plaĉan tuko,bonvolu fari la sakon!



Sunday, May 20, 2018

Misoo

Mi partoprenis en la klaso kiel fari Misoo.

Unue,miksas Koji(Japana tradicia fungo) kun salo.


Mikisas sojan pulpon kaj knedas.

Pli knedas kaj buligas ĝin.
La pilko metas en sakon.

Fino!

Ni devas atendi dum ses monatoj,ĝis kiam ni manĝos ĝin.

Mi volas manĝi tuj!😋

Post la klaso,ni manĝis sudan baratan manĝaĵon,kiu estis kuirata de gastiganto de ĉi tiu klaso.


Ĉioj estas legomoj.

Thursday, May 10, 2018

Kamelo


Mi iris al la kafejo,kiu nomiĝas “kamelo de arbaro”.


Mi ŝatas ŝifonan kukon,tial fojfoje bakis ĝin.
Baki mole la kukon estas malfaĉile.

Tamen,mem fari estas ĝoje.

Monday, April 23, 2018

Amiko de MofuMofu


Lia nomo estas Fukurou.

Fukurou signifas Strigon en Esperanto.



Li estas maskoto de mia templo.
Iu tage li ludis kun elefanto.


Ho!
Hodiaŭ(4/8) estas naskiĝitago de Budho.



Unue, Fukurou estas pentrita de mia nevo.

Poste,mi faris Fukurou-on per lano.


Tuesday, April 17, 2018

Moroko


Mi iris al la restoracio de la Moroka manĝajo kun amikino,kiu estas henna artistino.

Ĉi tiu butikisto prezentis nin pri Moroko.
Ni vidis multajn filmetojn en restoracio pri urbo de Moroko.


Kaj mi volas iri al Marakeŝo kaj Feso, li diris,ke moroka saridino estas tre bongusta!!!!
Mi iam volas manĝi tion!

Kompreneble,la manĝajoj de restoracio estis bongustega!


La butikisto verŝas teon de minto.


Mi iam volos renkonti Esperantistojn de Moroko!



Monday, April 2, 2018

Ĉerizujoj

Ĉi-printempo estas varmeta .

Ĉerizujo floris rapide ol kutimo.

Mi iris vidi ĉerizarbojn al diversaj lokoj kun MofuMofu.


La parko estas proksima al mia domo.
Alta konstruaĵo staras post ĉerizabojn.


Plena florado!



Multaj gastoj vizitis en Japanio.