Tuesday, November 26, 2019

Aŭskultado

Hodiaŭa mesaĝo estas “Aŭskultado”.










La karto demandas, ĉu vi povas aŭdi la mem voĉon ?
Ĉesu penson per via kapo kaj aŭskultu vian enan voĉon.

Jes, lastatempe mi estas okupita.😅

Ekzameno de laboro, preparo de negoca vojaĝo k.t.p....
Kaj venonta dimanĉo okazos festo de Zamenhof en Oomoto-Kameoka.
Mi antaŭĝojas ĝin.😍

Thursday, November 21, 2019

Feliĉan naskiĝtagon al mi !

La tempo pasigas flue kiel sago!

Lasta semajno estis mia naskiĝtago.😋
















Mi ricevis multajn donaĉojn de geamikoj.💖💖💖

Kaj mi manĝis koreajn manĝaĵojn.



Hodiaŭa mesaĝo estas “ Entuziasma ”.

Eĉ se vi estas sole, via entuziasma pasio movas ĉirkaŭaĵo.




Monday, November 11, 2019

Aŭtuna Kioto.

Mi vizitis la muzeon kaj templon en Kioto.
Ankoraŭ ne ruĝiĝis la folioj, tamen nur unu ruĝiĝinta arbo troviĝas.

Ĉarma zono.

Ĉi tiu taga dolĉaĵo.
“Mitumame” kaj “ Jaki-moĉi ( bakita rizkuko)”.

Mi sentis min feliĉa.😍

Nu, hodiaŭa mesaĝo estas “Respondeco”.

Estas necesa havi la respondecon je mem agada elekto.



Tuesday, November 5, 2019

MofuMofu-Kalendaro 2020

Saluton!
Mi faris la kalendaron de 2020!
Miajn vojaĝajn memorojn inkludas en ĝi.
Ĉi-jare mi vizitis Sri-Lankon, Malajzion kaj Tajlandon.





















Se vi volas aĉeti la kalendaron, kontaktu min.→ Kontakto Formo
*Nefunkcias la formo, rekte kontaktu min → esperomofu@gmail.com. (2019.11.6)
Ĝi kostas 800enojn + sendkosto.

Nu, Hodiaŭs mesaĝo estas “ Ŝanĝo ”.










Ŝanĝo estas Ŝanco !
Akceptu la ŝancon senhezite.
Vi, kiu amuziĝas per nova situacio, estas fascina.