Tuesday, October 29, 2019

Tokio

Lastasemajne mi iris al Tokio por lernado de budismo kaj psikologio.

Mi renkontis kun amikinoj kaj ni manĝis la bongustajn manĝaĵojn en Izakaja(japanstila drinkejo), kie estis multe da mezaĝaj viroj.😅
La etoso estas bona.

Do, hodiaŭa mesaĝo estas “Edukado”.













Kion vi eklernos ?


Kion vi ellernis ?

Mi intencos eklerni tarokon de sekvantsemajno.😊

Monday, October 21, 2019

Feliĉan Halovenon!



En la 19a kaj 20a de oktobro mi faris konsilon de koloraj boteloj kaj vendis MofuMofu-artaĵojn en la urba evento.

13 homoj spertis la konsilojn.💕

MofuMofu-pupetoj kaj kartoj vendiĝis bone.😊

Tiu tago mi portis kolieron de Mofumofu.

Nu, hodiaŭa mesaĝo estas “ Atingo ”.

Via energio estas preta por atingi via planon kaj ideon!




Monday, October 14, 2019

Tajfuno











Antaŭ du tagoj la granda tajfuno venis al Japanio.
La orienta parto de japanio ricevis seriozan damaĝon.😭

Pro Tajfuno multaj eventoj nuliĝis.
Li ekzercas sin por “Sporta Tago”.😄














Nu, Hodiaŭa mesaĝo estas “Ekvilibro”












Vi, kiu gajnas ekvilibron de koro, korpo kaj animo, estas tre bela kaj agrabla.

Bonan semajnon!

Monday, October 7, 2019

Sinkroneco

Hieraŭ mi irisi al la feston de Sakeo, kio okazis en Ŝintoa Sanktejo.
Antaŭ ebrio, mi faris preĝu al Dio.😄



Tie mi manĝis la boligitajn fabojn, bakitajn kokaĵojn kaj amorfofalaĵo kun sakeo.

Multaj faboj !


La amorfofalaĵo 

La peparataj amorfofalaĵoj

Oni povas provi gustumon de 60ml da sakeo por 100 enojn.

Estas sekreto, ĉu mi trinkis tiom da sakeo.😚
Laste mi aĉetis la dolĉaĵon.

 Do, Hodiaŭa mesaĝo estas "Sinkroneco".

Ne pretervidu la hazardon !!
Ĉar ĝi havas ian kialon.
Vi, kiu povas trovi la sinkroneco en la neŝanĝeblaj ĉiutagaj vivoj, etsas bela !

De hodiaŭ ĝis venontasemajno konsciu la mesaĝon “ Sinkroneco ” !