Saturday, August 24, 2019

Vojaĝo de Onia! JAPAN

Mi antaŭĝojis eldonigi la libron de Onia.
Finfine mi akiris la libron !



Vidu! Vidu!
Mi kaj MofuMofu aperis sur la paĝo😍

En lasta vintro Onia kaj sia frato Regalo venis mian terapiejon, tie ni faris sapojn kaj vespermanĝis.

Ankaŭ aliaj paĝoj mi aperis.😊

La desegnaĵo estas tre ĉarma.😍

Dankon, Onia!

Se vi volas aĉeti la libron, vi trovos ĝin en la libro-servo de UEA.