Sunday, October 28, 2018

Esperantaj tagoj

Lasta semajne mi partoprenis en la komuna kongreso , kiu okazis en Nara.

En la kongreso, unue mi ĉeestis la fakkunsidon pri korea nutraĵo.
Ĝi estis interesa por mi, ĉar mi tre ŝatas la koreajn manĝaĵojn.
Post la fakkunsido, ni povis gustumi la korean nutraĵon, kiuj estas akvo-kimuĉio kaj bumni.
Ili estis bongustegaj!


Mi volas iri al la koreio denove, mi pensis.✈

Sekvanta tage mi ĉeestis la fakkunsidojn pri la japana historio, la tea-ceremonio kaj la folklora danco.
Precipe la folklora danco estis amuza.
Tie mi renkontis la koerajn esperantistojn, kiujn mi ne delonge vidis.


Post la fakkunsido, mi iris al la bela kafejo kun tri esperantistoj kaj interparolante ĝaje manĝis al ĉarman kukon.



Kaj post la kongreso, mi renkontis korean, tajvanan kaj indonezian esperantiston en alia loko.
Kun indonesia esperantisto mi turismis en Osaka.
Ni pasigis gajan tempon, kvankam mi eraris la trajnon por iri al la turisma loko.😂


Laste mi renkontis la korean esperantioston, kiu sendis al mi la retmesaĝon unuafoje en januaro.
Ni multe babilis kaj ridis.
Mi faris terapi per koloraj boteloj al ŝi, kio estas tre feliĉa por mi!


Kaj ŝi aĉetis la MofuMofu-ojn! Dankegon.😍


Mi ricevis la belan karton de ŝi.
MofuMofu kaj KURO.

Tuesday, October 9, 2018

Aŭtuna kato

En japanio fariĝas malvarmete pli kaj pli.

Mia kato surmetas la saketon.

Ĝi plaĉas al mia kato.😻



Wednesday, October 3, 2018

Al kojasan

Multe pluvis,kiam mi alvenis en Kojasan, kiu estas Monda heredaĵo de UNESKO en Japanio.

Mi tie lernas pri budhismo, psikologio kaj bonfarto.

En lernado la lernantoj devis iri al la templo en pluvo kun instruisto.

Kaj mi zorgis pri miaj ŝuoj pro pluvo.

Sed mi lasis la ŝuojn malsekiĝi....Ho!Tre malvarme.😖

En iu templo mia instruisto serioze parolis, aliflanke mi pensis pri la vespermanĝo.

Post la lernado ni vespermanĝis malbongustan kareaĵon, kvankam mi antaŭĝojis la ĝin.Kutime mi ŝatas kareaĵon.


En sekvanta tago kvankam mi zorgis pri la vetero,la pluvo ĉesis!😍

Kaj ni povis gaje iri al la arbaro.
Tie ni lernis pri terapio de arbaro.



Tio estas tre bongusta tagmanĝon,kiu estas kuirata de senviando.

Poste,mi trankviliĝis en la hamako aŭskultante sono de naturo.



Tie estas “Okuno-In”.



Pro lasta tajfuno multaj arboj falis.




Ĉarma

Ĉiutage la bonzoj donas la manĝajon al Kobo Daishi Kukai.
Ili preparas por ĝi.




Kojasan estas bona loko! →