Tuesday, September 3, 2019

Novaj Stampoj

Antaŭ tri jaro mi faris la stampojn de LINE por esperantisto.

Jen estas !


" Kiam vi faros la stampojn por japano?" 

Miaj geamikoj de japano demandis min.

“Tuj mi faros!”

 mi respondis.

Tuj?

....Tri jarojn post tiu tempo.😅

Fine, mi faris la stampojn por japano.








Saturday, August 24, 2019

Vojaĝo de Onia! JAPAN

Mi antaŭĝojis eldonigi la libron de Onia.
Finfine mi akiris la libron !



Vidu! Vidu!
Mi kaj MofuMofu aperis sur la paĝo😍

En lasta vintro Onia kaj sia frato Regalo venis mian terapiejon, tie ni faris sapojn kaj vespermanĝis.

Ankaŭ aliaj paĝoj mi aperis.😊

La desegnaĵo estas tre ĉarma.😍

Dankon, Onia!

Se vi volas aĉeti la libron, vi trovos ĝin en la libro-servo de UEA.





Sunday, June 2, 2019

Kalendaro

Ĉi-jare mi uzas la kalendaron de MofuMofu.
Jam komenciĝis Junio.

La tempo flugas kiel sago!
Ĉu vi memoras, kio estas via celo de 2019?😃

Friday, May 31, 2019

Libroj

Mi ricevis la librojn de iu esperantisto, kvankam havas librojn, 
kiun ankoraŭ ne legintaj libroj.

De venonta monato mi diligente legos ilin!
Fakte...Junio komenciĝos de morĝau.😝

Wednesday, May 15, 2019

Kuirlibro


Mi aĉetis la kuirlibron de Sri-Lanko.
Feliĉe, la libro estis malmultekosta pro marĉando.

1.300 enoj → 276 enoj


Mi intencas kuiri la sri-lankajn manĝaĵojn ĉiutage de venonta monato.

Eble mi bone kuiros Ilin, ĉar mi manĝis kareaĵon de  Sri-Lanka-stilo lastatempe. 😋


Tiu estas japana manĝaĵo, kiu nomiĝas “Omuraisu” kaj tri frititaj porkaĵoj.

Mi ankaŭ manĝis la MofuMofu😝


Friday, April 19, 2019

Sakuro kaj Danco

Mi iris al Kioto por vidi la dancon de japana tradicio.
Mia konato estas dancistino.

En ĉi tiu tago ŝi oferis la dancon al Dio de Hejanĝingu(平安神宮).



Ankaŭ Geisha.

Mi surmetis Kimonon, pendinginte MofuMofu-on.


 Baldaŭ forfloros sakuro.
Ĉijare mi vidis multe da sakuro.





Kaj mi manĝis la bongustajn manĝaĵojn multe.😋


Friday, March 29, 2019

Lampraise


Hodiaŭ mi prezantas al vi “Lampraise”, tradicia manĝajo de Sri-Lanko.

Ĝi estis naskita de miksrasaj homoj el nederlandanoj kaj srilankanoj.
Oni manĝas Lampraise kiel porteblan manĝaĵon kutime.



Ĝi estas pakita de banana folio, en kiu estas rizo kaj  kvin aŭ ses specaj nutraĵoj.


Ekzemple, kareaĵo, fritita melongeno, fritbulo, boligita ovo kaj gustigita fiŝeto kaj kokaĵo. Oni manĝas ilin miksante.

Originale sri-lanka kareaĵo estas akregusta, tamen lampraise ne estas tiom akregusta, mi pensas.

Se mi manĝus ĉian lampraise en Sri-Lanko, mi sanĝus opinion pri ĝi.




Reveninte al mia lando mi sentas, ke mi volas manĝi ĝin.
Kaj tuj serĉis la restoracion por realigi mian revon.

Feliĉe mi trovis la restoracion proksima de mia domo.😋

Venontamonate mi iros manĝi Lampraise-on.

Vere mi volas reiri al Sri-Lanko.




Thursday, March 14, 2019

Sri-Lanko 1

Mi vojaĝis al Sri-Lanko de la 19a de februaro ĝis la 6a de Marto.

Oni bezonas dek-tri horojn por iri de Japanio al Sri-Lanko per aviadilo.

Mi estis laca.😂

Atinginte la gastejon mi estas surprizita, ĉar sur la branĉo de arboj, kiuj estis cirkaŭ mia gastejo, estis multaj sciuroj.



Dank’ al la ĉarmaj sciuroj, mia laco malaperis.

 Baldaŭ mi sentis ke mi volas manĝi ion. kaj mi prenis Sri-Lank-stilajn manĝajon.

Kvankam ĝi estas malmultekosta, kvanto estas tre multa kaj tre bongusta!😋

Poste la tagmanĝo, mi vizitis la kafejon.






En Sri-Lanko estis fama arkitekto, kiu nomiĝas Geoffrey Bawa.
Tamen bedaŭrinde, li mortis antaŭ dek-ses jaroj.
Ĉi tiu kafejo estis desegnita de li.

Li havis grandan talenton kaj desegnis la multajn konstruaĵon en diversaj lokoj en Sri-Lanko. Kafejo, Hotelo, Templo k.t.p.




Nu, en kafejo mi tirnkis la nigran teon kaj manĝis la glaciaĵon.

Friday, February 15, 2019

Saturday, February 9, 2019

De Ĉinio


Ĉu vi scias tiujn?
Eble ĝi estas ovo de dinosaŭro.


Mia amikino de japana esperantisto, kiu loĝas en Ĉinio, donis al mi ĝin.

 Ĝi estas nek ovo de dinosaŭro nek ŝtono, fakte ĝi estas la skigita frukto,kiu nomiĝas “Longano”.

Kaj mi ricevis ankaŭ la teojn de ŝi.


Unue mi elektis la teon de lilio por trinki.
Ĉar mia esperanta nomo estas Lilio.😋

Mi verŝis varman akvon al la poto, tuj poste la aerveziketo leviĝis.

 MofuMofu maltrankvile vidas la teon for de la poto.


Sed iom post iom proksimiĝas kaj la teo iom post iom floras en la poto.

Floras plene! Kia bela teo!

Manĝante Longanon, ĝoje trinkis la teon.


Feliĉe, mia amikino prezentis min kaj MofuMofu sur sia WeChat.

Dankegon!