Friday, April 19, 2019

Sakuro kaj Danco

Mi iris al Kioto por vidi la dancon de japana tradicio.
Mia konato estas dancistino.

En ĉi tiu tago ŝi oferis la dancon al Dio de Hejanĝingu(平安神宮).



Ankaŭ Geisha.

Mi surmetis Kimonon, pendinginte MofuMofu-on.


 Baldaŭ forfloros sakuro.
Ĉijare mi vidis multe da sakuro.





Kaj mi manĝis la bongustajn manĝaĵojn multe.😋


Friday, March 29, 2019

Lampraise


Hodiaŭ mi prezantas al vi “Lampraise”, tradicia manĝajo de Sri-Lanko.

Ĝi estis naskita de miksrasaj homoj el nederlandanoj kaj srilankanoj.
Oni manĝas Lampraise kiel porteblan manĝaĵon kutime.



Ĝi estas pakita de banana folio, en kiu estas rizo kaj  kvin aŭ ses specaj nutraĵoj.


Ekzemple, kareaĵo, fritita melongeno, fritbulo, boligita ovo kaj gustigita fiŝeto kaj kokaĵo. Oni manĝas ilin miksante.

Originale sri-lanka kareaĵo estas akregusta, tamen lampraise ne estas tiom akregusta, mi pensas.

Se mi manĝus ĉian lampraise en Sri-Lanko, mi sanĝus opinion pri ĝi.




Reveninte al mia lando mi sentas, ke mi volas manĝi ĝin.
Kaj tuj serĉis la restoracion por realigi mian revon.

Feliĉe mi trovis la restoracion proksima de mia domo.😋

Venontamonate mi iros manĝi Lampraise-on.

Vere mi volas reiri al Sri-Lanko.




Thursday, March 14, 2019

Sri-Lanko 1

Mi vojaĝis al Sri-Lanko de la 19a de februaro ĝis la 6a de Marto.

Oni bezonas dek-tri horojn por iri de Japanio al Sri-Lanko per aviadilo.

Mi estis laca.😂

Atinginte la gastejon mi estas surprizita, ĉar sur la branĉo de arboj, kiuj estis cirkaŭ mia gastejo, estis multaj sciuroj.



Dank’ al la ĉarmaj sciuroj, mia laco malaperis.

 Baldaŭ mi sentis ke mi volas manĝi ion. kaj mi prenis Sri-Lank-stilajn manĝajon.

Kvankam ĝi estas malmultekosta, kvanto estas tre multa kaj tre bongusta!😋

Poste la tagmanĝo, mi vizitis la kafejon.






En Sri-Lanko estis fama arkitekto, kiu nomiĝas Geoffrey Bawa.
Tamen bedaŭrinde, li mortis antaŭ dek-ses jaroj.
Ĉi tiu kafejo estis desegnita de li.

Li havis grandan talenton kaj desegnis la multajn konstruaĵon en diversaj lokoj en Sri-Lanko. Kafejo, Hotelo, Templo k.t.p.




Nu, en kafejo mi tirnkis la nigran teon kaj manĝis la glaciaĵon.

Friday, February 15, 2019

Saturday, February 9, 2019

De Ĉinio


Ĉu vi scias tiujn?
Eble ĝi estas ovo de dinosaŭro.


Mia amikino de japana esperantisto, kiu loĝas en Ĉinio, donis al mi ĝin.

 Ĝi estas nek ovo de dinosaŭro nek ŝtono, fakte ĝi estas la skigita frukto,kiu nomiĝas “Longano”.

Kaj mi ricevis ankaŭ la teojn de ŝi.


Unue mi elektis la teon de lilio por trinki.
Ĉar mia esperanta nomo estas Lilio.😋

Mi verŝis varman akvon al la poto, tuj poste la aerveziketo leviĝis.

 MofuMofu maltrankvile vidas la teon for de la poto.


Sed iom post iom proksimiĝas kaj la teo iom post iom floras en la poto.

Floras plene! Kia bela teo!

Manĝante Longanon, ĝoje trinkis la teon.


Feliĉe, mia amikino prezentis min kaj MofuMofu sur sia WeChat.

Dankegon!


Friday, January 25, 2019

Al ŝintoisma sanktejo

En malbona vetero mi iris al la ŝintoisma sanktejo.
Oni diras ke tie estas naskloko de Japanio kaj aperas en la japana mito.

Mi daŭre esperis viziti tien, ĉar mi ŝatas la malnovajn rakontojn kaj historion de mia lando.



Kvankam la sanktejo estas malgranda, la natura energio estas tre granda.


Revenante al mia hejmo, mi ankaŭ vizitis la faman sanktejon, kiu estas konata loko kiel por realigi amon.

Mi multe preĝis, por ke mi sukcesu ĝin.😍


Tiutage mi tagmanĝis la luksajn manĝaĵojn, t.e. balonfiŝaĵoj.


La manĝaĵo estis kuirita kiel saŝimo, salato, fritaĵo kaj poto k.t.p.....

Nun estas sezono de balonfisaĵo.
Kiam venos la sezono de amo ?

Sunday, January 20, 2019

En korea strato


Volinte manĝi koreajn manĝajojn, mi iris al la korea strato en Osaka,Japanio,  kiu nomiĝas “CURUHAŜI”.

Mi manĝis la manĝajon “Toppogi” en parko, tiam  kolomboj kolektiĝis ĉirkaŭ mi, kvankam la manĝajo estis malbongusta !😂




Kaj aĉetis kimuĉiojn kaj rizkukojn.




Mi iom sentis kvazaŭ esti en Koreio.




Friday, January 11, 2019

Feliĉa tempo

En la 3a de Januaro tri esperantistoj (du japanio kaj unu koreo ) venis mian hejmon.

 Ni ĝoje babilis kaj faris la japanan kuketon “Mitarashi-dango (Riza knelo en la dolĉa sojsaŭco)”.


Unue ni knedis la rizon farunon kaj fiksis ĝin per rostostango.


Kaj bakis ilin sur la stovo.

Kia bona aromo〜♪😋

MofuMofu rigardas 
ĝin por ne tro baki.

Sekvante, trempis la knelojn en dolĉa sojsaŭĉo, kiu estas farita el sojo, sukero, akvo kaj terpoma faruno.

Bonan apetiton!

Post la manĝado, ni ludis la japanajn kartojn.

Koran dankon pro feliĉa tempo!

Sunday, January 6, 2019

Feliĉan Novjaron!


Dum la ferio mi partoprenis en la transjara kurskunveno de Oomoto.
Fakte, ĝi estis kvar fojoj por mi.



Ĉi-foje Mulutaj junuloj partoprenis en ĝi.


 Mi multe manĝis la rizkukojn. Tre feliĉa!😋




 Iu viro montris al mi la interesaj kartludoj.



En la nokto frostis, tamen apud la fajro estis varmeta.
Ĉiuj homoj reciproke diris “Feliĉan Novjaron!” ĉi tie.


Matene la monto kaj la nubo estis bela.